Artikolo originale verkita por Brazila Esperantisto, Dec. 2001.

Interreto prezentas multajn interesajn kaj facilajn manierojn por rekte kontakti geamikojn, tamen esperantistoj uzas relative malmulte plurajn el ili... Ĉu tio ŝanĝiĝos baldaŭ? Ĉi-numere, la babililoj kaj babilejoj de la reto.
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Babelo babila

En la epoko antaŭ-interreta, kiam du aŭ pliaj malproksimaj samideanoj volis komunikiĝi, ne estis abundaj ebloj. Krom la tradicia korespondado, estis nur kelkaj aliaj rimedoj je dispono; por samtempa komunikado, grave rolis radioamatorismo kaj, kompreneble, telefonalvokoj. La postuloj de la unua kaj la kostoj de la dua tamen iom malfaciligis ilian amasan uzadon ĉiucelan, kaj por multaj homoj renkontiĝi persone daŭris la plej bona maniero (kaj ofte la nura) rekte kontakti siajn konatojn.
Malgraŭ tio ke ĉiuj tiuj rimedoj plue disponeblas (kaj evidente daŭre uzatas), la populariĝo de interreto multe ampleksigis nian eblecaron. Krom la jam vaste uzata kaj daŭre kreskanta retmesaĝado (kaj ĝia ĉefa ido, la dissendolistoj), nuntempe ekzistas ja babelo da babililoj! Estas multaj aliaj konindaj (kaj ĉefe uzindaj) iloj por komunikiĝi per la reto, precipe por ni esperantistoj, diaspore vivantaj tra la mondo.

ICQ – www.icq.com
Unu el la plej popularaj babililoj en la mondo, ankaŭ estas kie troviĝas pli da esperantistoj. Ĉe la supra retejo oni povas kopii la programon, kiu ebligas samtempan komunikadon per tajpado aŭ voĉo, starigon de “babilĉambroj” por virtualaj kunvenoj, kaj multajn aliajn servojn. Por identigi sin inter la uzantaro, ĉiu persono elektas kromnomon por si. En http://esperanto.digiweb.com.br/icq/icqlisto.htm (de Kultura Esperanto-Centro, Goiânia) troviĝas listo kun la kromnomoj/ICQ-numeroj de 455 gesamideanoj el 53 landoj.

TiVejo – www.tivejo.com.br
TiVejo, brazila versio de la babililo Paltalk (www.paltalk.com), ebligas precipe voĉan babiladon, tio estas, uzi la komputilon kiel speco de “telefono” por paroli kun siaj tutmondaj interretaj konatoj. Tre interesa servo de TiVejo estas la publikaj babilĉambroj, en kiuj kunvenas personoj por voĉa babilado, laŭ temoj. Grupo de esperantistoj kreis la ĉambron “Esperanto Internacia”, kaj en ĝia paĝo www.esperantointernacia.com, fare de samideano Emilio Cid, troveblas pluraj utilaj informoj, kromnomoj de kelkaj el ĝiaj kutimaj uzantoj, ktp. Tre interesaj estas, ekzemple, la prelegoj kaj kursoj kiujn oni faras. Por eniri la ĉambron, en la programo premu la butonon “Ĉambroj”, poste “Internacie”, kaj poste listigu tiujn de la kategorio “Laŭ Lingvo/Nacieco/Aliaj”. Serĉu kaj duoble klaku la nomon “Esperanto Internacia”.

Retaj babilejoj
Krom la programoj, ankaŭ ekzistas en la reto mem la tiel nomataj “babilejoj”. Unu el la plej konataj esperantaj babilejoj de la reto troviĝas ĉe http://lendir.karelia.ru/chat, kiun vizitas esperantistoj de ĉiuj partoj de la mondo; tre interesan fotaron de gebabilemuloj oni povas vidi ĉe http://babil.komputilo.org/plena.
La retcentro Terra en sia babilejaro ankaŭ disponigis esperantan ĉambron. Por eniri ĝin iru al http://chat.terra.com.br/chat, klaku sur “Idiomoj”, kaj elektu la esperantan. Ni ekuzu ĝin!

Cetere
Citindus pluraj aliaj babililoj kaj babilejoj, tiom multaj estas la ebloj; uzi la cititajn estas tamen bona komenco. Ke ĉiu mem elektu poste sian preferatan, kaj profitu el la vasta ilaro disponebla por disaŭdigi Esperanton tra la reto... Bonan babiladon!

Jimes Vasco Milanez

© 2008 Multiply, Inc.    About · Blog · Terms · Privacy · Corp Info · Contact Us · Help