Artikolo mia originale aperinta en Brazila Esperantisto, Sep.2001.
--------------------------------------------------
Por eklerni la lingvon
Interreto jam montriĝis tre fruktodona kampo por la disvastigado de Esperanto. La nombro da iniciatoj tiuflankaj kreskas ĉiutage, kaj multaj personoj ekkonas la lingvon navige tra la reto. Por atenti tiun niĉon, unu el la plej potencialaj por Esperanto nuntempe, la instruado de la lingvo komputile aŭ per la reto mem fariĝas necesa, eĉ por la plena sukcesigo de niaj streboj en la nova medio.
Ekzistas jam pluraj kursoj tiaj, kaj por memlernado kaj por studado kun helpo de instruisto. Unu el la pioniraj en Brazilo, CER - Curso de Esperanto pela Rede (Kurso de Esperanto per la Reto) konsistas el 10 lecionoj, kaj disponigas al ĉiu el siaj lernantoj apartan korektanton (esperantiston laborantan volontule), kiu forigas dubojn kaj korektas ties ekzercojn. Kunordigata de José Joaquín Lunazzi (kultura@esperanto.cc), el Kultura Centro de Esperanto - Campinas, CER jam diplomis pli ol 250 personoj, kaj miloj da retanoj jam prenis almenaŭ la unuan lecionon. Dekomence CER funkciis nur retpoŝte, per interŝanĝado de mesaĝoj inter korektanto kaj komencanto, sed nuntempe ĝi translokiĝas al la plurrimeda TelEduc, sistemo por perreta instruado de Unicamp (la Provinca Universitato de Campinas). La adreso de CER: www.aleph.com.br/kce/cer.htm
Ankaŭ tute perreta estas CEI - Curso de Esperanto pela Internet (Kurso de Esperanto per Interreto), de Adonis Saliba, ĉe www.esperanto.org.br/veki/cei-br . Por memlernado, CEI disponigas lecionaron, kiun la interesato studas navige tra ĝiaj retpaĝoj. CEI similas al la programo VinKE (Vindoza Kurso de Esperanto, de Adonis ankaŭ), pionira je la instruado de Esperanto per komputilo. VinKE kaj multaj aliaj utilaĵoj estas senpage kopieblaj ĉe www.esperanto.org.br/arquivos . VinKE ankaŭ disponeblas hispane.
Kurso de Esperanto
Tiel nomiĝas la plej nova eblo por lerni Esperanton perkomputile. La programo “Kurso de Esperanto”, de Carlos Alberto Alves Pereira, konsistas el 11 lecionoj, bazitaj je la perreta kurso de Esperanto-Societo Kebekia ( www3.sympatico.ca/esperanto/esk.htm ), la sama uzata de CER. Grafike tre bela, alloga por personoj de ĉiuj aĝoj, la programo enhavas kompletan rimedaron por memlernado de Esperanto, de la unuaj paŝoj en la prononco ĝis teksto-analizado, tra akuzativo, korelativoj kaj ĉio cetera. La kurso inkluzivas multajn ekzercojn (skribajn, aŭskultajn, parolajn), kiel ekzemple la tre interesajn pri akuzativo, kiuj helpas la lernanton praktiki la studitajn erojn. Ankaŭ enestas prononcaj ekzemploj, kiuj igas la lecionojn pli allogaj kaj fruktodonaj, krom la agrablo trovi la muzikon Bluaj Fragoj, de Merlin, kiu brile fermas la lastan lecionon de Kurso de Esperanto. La sukceso de la unua versio estis tiel granda, ke baldaŭ aperis dua versio, kun eĉ pli da prononcaj ekzemploj, kaj tradukita al pluraj lingvoj. Nun, ĝi jam disponeblas en la portugala, angla, hispana, franca, korea, itala, norvega, pola, ĉeĥa, dana, litova kaj sveda.
Vizitu www.cursodeesperanto.com.br
Jimes Vasco Milanez