41a Brazila Kongreso de Esperanto
http://www.esperanto.cc/bke
26a Brazila Esperantista Junulara Kongreso
http://bejk2006.blogspot.com
Campinas, SP, 15-19 Julio 2006
# Kien la nuklea energio?
Lundo, 17/07, 11:50-12:35
Post la nuklea katastrofo de Ĉernobilo, la mondo dum longaj jaroj
spertis malgrandan investon en tiun energiofonton kaj eĉ grandan
kontraŭstaron de popoloj kaj neregistaraj organizoj. Tamen la nuntempaj
grandaj bezonoj pri energio, sume al altiĝantaj kostoj de pluraj fontoj
kaj la bezono samtempe malpliigi la forcejan efikon, kaŭzas novan
entuziasman rigardon al la atomo, ĉu per la malnovaj teknologioj, ĉu
per tute novaj aliroj, socie pli akcepteblaj rilate al sekureco kaj
produktado de rubo.
(Elŝutu la ppt-dosieron sube)
# Unicamp-Esperanto: lecionoj el plurjara sperto
Lundo, 17/07, 14:50-15:35
Campinas kaj ties universitato ofte ĝuas aktivan esperantan agadon. En
Unicamp, dum la lastaj kvar jaroj, novaj virtuala kaj ĉeesta grupoj
estiĝis, multaj e-kursoj de pluraj niveloj estis konstante ofertitaj
kaj daŭra informado okazis; krome, lastatempe plenumiĝis du revoj:
okazigo de lingva festivalo kaj atingo de tutpaĝa artikolo pri
Esperanto en la ĵurnalo de la universitato. Konsiderante la gravecon de
universitata medio por nia afero, estos resume prezentitaj niaj spertoj
celante helpi al aliaj grupoj kaj individuoj kiuj deziras paŝi sur tiun
vojon.
(Por pliaj informoj, legu miajn ĵus antaŭajn artikolojn pri la temo, ankaŭ aperintaj en la revuo Brazila Esperantisto, n-ro 330)