[Artikolo originale verkita por la revuo Brazila Esperantisto]
Esperanto en Unicamp: lastatempaj atingoj
Inter la pluraj publikoj celeblaj por informado pri Esperanto, certe ne
indas neglekti la universitatan. Sur la benkoj de la universitatoj
sidas hodiaŭ multaj estontaj sciencistoj, entreprenistoj, politikistoj,
opinioformantoj aŭ simple homoj kun aktiva kultura vivo kiuj influos
sian ĉirkaŭaĵon. Krome, konsiderante ke universitatoj estas kaldronoj
de ideoj kie oni rezonas kaj debatas amplekse pri la socio kaj la
scienco, en kiuj troviĝas amaso da junuloj plenaj de demandoj kaj
debatemo, tiu medio prezentiĝas kiel des pli taŭga semejo.
En Brazilo, Unicamp (Ŝtata Universitato de Campinas) ekde la sepdekaj
jaroj pli malpli konstante havas siajn aktivajn esperantistojn. Du
gravaj pioniroj estis Prof-ro Ivanhoé Baracho, kiu en oktobro de 1978
fondis la unuan Esperanto-grupon de la universitato, redaktis en la
okdekaj jaroj fakan gazeton “Hodiaŭa Genetiko” kaj kiu plej longe
aktivis en Unicamp, kaj Emilio Cid, kiu studis fizikon en la
universitato kaj dum lia epoko de studento gvidis kursojn de la lingvo
en ĝi. Jam dum la naŭdekaj jaroj, Prof-ro José Joaquín Lunazzi
esperantistiĝis kaj komencis poresperantan agadon en Unicamp, kiu
daŭras ĝis la nuntempo; James Piton ankaŭ studis samepoke en la
universitato. En 1993, Kultura Centro de Esperanto – Campinas fariĝis
la unua brazila Esperanto-grupo kun propra retadreso, kompleze de
Unicamp; en 1996 estis lanĉita CER – Curso de Esperanto pela Rede,
pionira en la portugala lingvo, kunordigata de Lunazzi kaj ekde 2001
gastigata de Teleduc, sistemo por demalproksima instruado de Unicamp.
Alia nomo kiu ne povas manki en la listo estas Juscelino Gama, kiu fine
de la naŭdekaj jaroj estis nova motoro de la Esperanto-grupo, gvidante
kursojn en la Instituto de Matematiko.
En la jaro 2001 eniris la universitaton la gefratoj Jimes kaj Molina
Milanez, kiuj tuj establis kontakton kun la esperantistoj de Campinas;
tamen en Unicamp la antaŭa grupo jam ne plu funkciis. Krom la personaj
babiladoj kun profesoro Lunazzi, nova movada sperto tie okazis dum la
dua semestro de 2001, kiam Jimes gvidis bazan kurson al kelkaj amikoj.
Alia kontakto okazis en la sama jaro, en programo pri Esperanto gvidita
de alia junulo ĉe Radio Muda, sed kiu same ne daŭris. En la sekva jaro,
provo restarigi la ĉeestan grupon ne estis sukcesa; kaj la tuta jaro
2002 estus apenaŭ rimarkata, se ne estus la restarigo de la grupo en
interreto per fondo de Unicamp-Esperanto, diskutlisto en Yahoogrupoj,
kiu ĉi-jare kompletigas kvar jarojn da ekzisto kaj 230 membrojn.
La perspektivoj ekŝanĝiĝis en 2003, jaro kiu reprezentas gravan
mejloŝtonon por la lastatempaj atingoj en Unicamp. Per la instigo de
amikoj, Jimes preparas novan bazan kurson kaj decidas malfermi klason;
ĉi-foje la kursoj estas diskonigataj al la ĝenerala publiko. Superante
la plej optimismajn prognozojn, 60 personoj aliĝas: plia klaso
malfermita kaj la unua salto de la membraro de Unicamp-Esperanto. Dek
kvin lecionojn poste, duono de la aliĝintoj diplomiĝas baznivele. En la
dua sesmonato, Jimes gvidas daŭrigajn kursojn kaj Molina ekinstruas
baznivele; denove la kursojn finas duono de la komencintoj. Multaj
novaj interesitoj aperas, la listo Unicamp-Esperanto superas 100
membrojn. La bilanco de la jaro estas tre pozitiva: la grundo estas
fekunda kaj la afero jam estis senrevena. Laŭlonge de 2004 okazas
kursoj en ĉiuj niveloj, novaj diskonigoj senĉese okazas; la plej multaj
kursoj okazas en la Instituto de Matematiko kaj en la Fakultato de
Elektra Inĝenierado kaj Komputado, neoficiale, tamen kun formala
permeso pri uzo de la ĉambroj. Venas la unuaj diplomitoj de supera
nivelo.
En 2005 novaj ventoj blovas. Kun la plej entuziasmaj finintoj de la
supera kurso, formiĝas grupo kaj ĉiusemajnaj kulturaj kunsidoj:
pritemaj babiladoj, studado de la libro Vojaĝo en Esperanto-Lando,
kunsidoj en komputilejo, primovadaj diskutoj, krom semajnfinaj
interretaj babiladoj. Aliflanke, en la unua semestro Molina lastfoje
gvidas bazan kaj mezan kursojn: venas la momento forlasi la
universitaton. Sed la laboro devas daŭri. La grupo decidas eksperimenti
en la dua semestro novan kursoformaton, ekspresan: mallongaj kursoj de
enkonduka nivelo, kiuj donu superrigardon de la lingvo kun la celo ĉefe
informi. Tiel, eblas maksimigi la efikecon de tiu unua kontakto kun la
lingvo, kun pli da instruistoj kaj oferto de pli da klasoj; el la
finintoj, tiuj vere interesitaj povas aliĝi poste al ordinara kurso.
Malfermiĝas kvin klasoj, kun dufoja okazigo dum la semestro, pri kiuj
respondecas Jimes Milanez, Harlen Batagelo, Ricardo Dias Almeida kaj
Lucas Vignoli Reis: sume 110 homoj aliĝas, se konsideri la nombron de
venditaj lernilokompletoj (la nura kosto de la kurso). La interreta
grupo transpasas 200 membrojn; eĉ se ne ĉiuj estas aktivaj
partoprenantoj, preskaŭ ĉiuj iamaj aliĝintoj al la kursoj plu membras
en la listo kaj ricevas la novaĵojn tie dissendatajn: nun, ili minimume
estas informitaj homoj. Fojfoje iu lerninto agrable rekontaktas nin kaj
montras ke la tuta laboro valoris la penon.
Kaj nun venas ne fino, sed nova komenco. Pri la aktivaĵoj jam okazintaj
en 2006, jam parte rakontas la artikolo pri Semajno Suda Stelaro. Krom
la laboroj pri la organizado de la Semajno, la artikolo en Ĵurnalo de
Unicamp kaj la novaj kursoj nun gvidataj, rekomenciĝis la semajnaj
kulturaj kunsidoj kaj kompreneble la retrokalkulo por la kongreso en
Julio, kiun la plej aktivaj grupanoj ĉeestos. Krome, novaj
esperantistoj ĵus alvenis al la universitato kaj aliaj lernintoj
reengaĝiĝas: eĉ se iuj devos baldaŭ foriri, en la proksima estonteco
Esperanto certe plu brilos en Unicamp.
Jimes Vasco Milanez
Diskutlisto Unicamp-Esperanto
http://groups.yahoo.com/group/unicamp-esperanto
Blogo uzata por diskonigo de kursoj kaj novaĵoj
http://unicamp-esperanto.blogspot.com