Blog EntryEsperanto tutpaĝe en Ĵurnalo de UnicampJun 1, '06 11:36 AM
for everyone
[Artikolo originale verkita por la revuo Brazila Esperantisto]

"La idiomo sen patrio"

Kiel rezulto de la vasta informado farita okaze de Semajno Suda Stelaro, Esperanto kaptis la atenton de la komunika fako de Unicamp kaj eĉ de eksteraj amaskomunikiloj.

La 16an de Marto, la malferma tago de la Semajno per lingva festivalo en la aŭditorio de la Centra Biblioteko César Lattes, noto aperis sur la ĉefa paĝo de la portalo de la universitato, krom artikolo pri la evento plu legebla ĉe:

Lingva diverseco malfermas “Semajno Suda Stelaro”
http://www.unicamp.br/unicamp/divulgacao/BDNUH/NUH_5831/NUH_5831.html

En la sekva semajno, de la 20a ĝis la 26a de Marto, Ĵurnalo de Unicamp aperigis en sia dorskovrilo tre favoran tutpaĝan artikolon pri Esperanto, la grupo de la universitato kaj la festado de la centjariĝo de Suda Stelaro. La kolora paĝo kun granda foto de libroj kaj revuoj en Esperanto donas tre allogan aspekton al la artikolo, kaj krome estis publikigita dulingva teksto, en Esperanto kaj la portugala, tiel ke la legantoj povu ekzerci sian scivolon:

La idiomo sen patrio
http://www.unicamp.br/unicamp/unicamp_hoje/jornalPDF/ju316pg12.pdf

Kun semajna eldonkvanto de 10.000 ekzempleroj, disdonataj al la interna publiko, al eksteraj abonantoj kaj redakcioj de multaj aliaj komunikiloj, la artikolo reprezentis rimarkindan atingon de la evento. De tiam, membroj de la grupo de Unicamp kaj de Kultura Centro de Esperanto, organizantoj de Semajno Suda Stelaro, jam estis plurfoje kontaktitaj de ĵurnalistoj kun demandoj pri Esperanto, kiel ekzemple de O Estado de São Paulo, pri kies raporto vi ankaŭ povas legi en tiu ĉi numero de BE.


[KADRO – teksto aperinta dulingve en Ĵurnalo de Unicamp]

Unicamp - 40 jaroj da historio
Jimes Vasco Milanez

Kiel pri la 100 jaroj post la fondo de la unua Esperanto-grupo de Brazilo, Suda Stelaro, 2006 estas festa jaro ankaŭ por Unicamp. Antaŭ 40 jaroj, je la 5a de Oktobro 1966, estis lanĉita la fundamenta ŝtono de ties centra kampuso, laŭ la projekto de ĝia fondinto, Zeferino Vaz.

Se 40 jaroj estas relative mallonga tempo kompare al la aĝo de multaj aliaj prestiĝaj universitatoj, la juna Unicamp jam estas inter la plej gravaj kaj renomaj brazilaj universitatoj kaj respondas pri ĉirkaŭ 15% de la tuta brazila universitata esplorado. Ĝia instruado same havas fortan tradicion kaj ĝia porenira ekzameno estas unu el la plej konkuraj de la lando; nuntempe 32.000 studentoj frekventas la kvar kampusojn, en Campinas, Piracicaba, Limeira kaj Paulínia.

Gratulon, Unicamp, pro via datreveno!


Add a Comment
   
© 2008 Multiply, Inc.    About · Blog · Terms · Privacy · Corp Info · Contact Us · Help