Blog EntryLernu kunridadi - Jen BEJK 2006!Jun 1, '06 11:28 AM
for everyone
[Artikolo originale verkita por la revuo Brazila Esperantisto]

Lernu kunridadi: Esperanto kiel ilo por homa amuziĝo
Jen la 26a Brazila Esperantista Junulara Kongreso!

Alivorte, venas la momento kiun ĉiu engaĝita juna esperantisto en Brazilo sopiras la tutan jaron: nia nemaltrafebla junulara kongreso, okazonta samtempe al la 41a Brazila Kongreso de Esperanto de la 15a ĝis la 19a de Julio 2006 en Campinas. Kiel anoncas la titola parodio al la oficiala temo de la BKE, venu amuziĝi, ridadi, kleriĝi, amindumi, ĝui sukan programon kaj malstreĉan etoson inter intaj kaj ontaj amikoj...

Momenton! Nemaltrafe..KIO?

Ne/mal/traf/ebl/a. Enda. Nepra. Tia estos nia 26a BEJK... Kiel kutime, ĝi estos tre danc/ig/a, parol/ig/a, amik/ig/a, ŝvit/ig/a, sed tute ne enua. Enua? Nu, dorm/ig/a. Ĉiuj kiuj jam partoprenis en junulara kongreso povas konfirmi ke
ĉiotrerapideokazasdumlakongresokajvinehavastemponeĉpordormikajspiri!!!
Dum BEJK oni alvenas al la konkludo ke dormobezono estas psikologia. Ĉu vi dubas? Venu do vi mem sperti neforgeseblan semajnon en Esperantujo!

Alia! Alia! Alia!

Kiu ne memoras la amason da fotiloj sur la planko, atendantan sian vicon registri la junajn vizaĝojn kiuj amike kunridetas kaj krias “alia! alia! alia!” kongresofine jaron post jaro? Venas alia kongreso, alia urbo, alia okazo revidi la konatojn aŭ ekkoni interesajn homojn, kaj refarĉi la animon per verda vervo por la tuta jaro. Tamen vi ne povos manki sur niaj fotoj kaj en niaj rememoroj de la 26a BEJK, ĉar vi ne estas simple alia. Nek la kongreso, kiu estas ĉiam unika...

Programo

Sensacioj ne mankos en la kongreso. Krom la tradiciaj programeroj de la BKE, vi certe gapos antaŭ la lavango da internacinivelaj allogaĵoj kiu atendas vin. La junularo aparte huraos ke por la unua fojo prezentos sin en Brazilo la franca kantisto JoMo, unu el niaj plej furoraj surpodiaj artistoj... “Ĉu vi, ĉu vi, ĉu vi... ĉu vi volas danci?” Vi povos tuj rakonti al ĉiuj ke vi estis en lia koncerto, disponigi fotojn, ktp per la kongresa komputilejo! Kaj poste hasti al la lanĉado de Gerda Malaperis – La Filmo!

Kio plia? Multaj interkonaj ludoj, cirklaj dancoj, rolludoj... Kiu estas la luphomo? Kiun ni pendumu? Kiu estas la knabino? Ĉu? Kion? Ĉu vi ne komprenas pri kio ni parolas? Do venu kaj ludu kun ni, en Esperanto kompreneble! Krome, BEJO havos sian propran ĉambron en la kongresejo: jam deko da junularaj prelegoj kaj diskutrondoj konfirmitaj, plia deko survojas, pri la plej diversaj temoj. Nova programero, babiladoj kun la steluloj, debutos ĉi-kongrese: faru tiun tiklan demandon kaj aŭskultu kuriozajn okazaĵojn rekte el la buŝo de la homo malantaŭ la artisto. Por tiuj pli engaĝitaj, seminarioj por aktivuloj pri gravaj temoj de BEJO kaj diskutoj pri nia juna movado. Ĉio tio en bonega kongresejo, kie bele miksiĝas la antikva kaj la moderna, kaj je promena distanco de la hoteloj: ĉiuj povos resti kune dum multe pli da tempo!

Ĉu vi volas gajni vojaĝon al Eŭropo?

Do partoprenu la konkurson BEJO-Ataŝeo! Por tio, vi devas redakti monografion pri la temo “La religiaj baroj”, kiun vi devas sendi perletere maksimume ĝis la 17a de Junio 2006 kaj poste voĉe prezenti dum la 26a BEJK. La premio por la plej bona verko estas ir-revena bileto al Eŭropo, kie la venkinto povos gasti per Pasporta Servo kaj plenumi kurson de tiu mem elektitan! Kion vi atendas? Aliĝu tuj!

Denove! Denove! Denove!

La organiza komitato ankoraŭ esploras la eblecon venigi aliajn elstarajn stelojn de nia muziko, inter ili kelkaj konataj vizaĝoj de antaŭaj kongresoj. Inter aliaj konfirmotaj programeroj estas sportumado (ĉukpilko!), tuttaga ekskurso al Hopi Hari, unu el la plej grandaj amuzparkoj de Brazilo, kaj kompreneble... la BEJO-Festo!

Novaĵoj kaj informoj aperados en la oficiala blogo de la kongreso, konsultu:

http://bejk2006.blogspot.com

La kongreso estos ne nur nemaltrafebla sed same neforgesebla.
Estu bonvenaj al la 26a Brazila Esperantista Junulara Kongreso.
Ni atendas vin!

Jimes Vasco Milanez
Ĉeforganizanto de la 26a BEJK


Add a Comment
   
© 2008 Multiply, Inc.    About · Blog · Terms · Privacy · Corp Info · Contact Us · Help