Blog EntryTra la enirpordo de la Freneza DomoNov 2, '05 10:21 PM
for everyone
Tra la enirpordo de la Freneza Domo*

Jimes Vasco Milanez

Komence de Junio publikiĝis esperanta traduko de la fama elektronika ludo Maniac Mansion, kiu preskaŭ dudek jarojn post sia apero plu altiras fanojn tutmonde. Sube, iom pri la historio de tiu mejloŝtona ludo kaj pri la naskiĝo de ties esperanta vesto.

MM estis unue lanĉita de LucasFilm en 1987, por komputiloj, tiam en versio grafike tre primitiva, sed kiu enkondukis multajn novaĵojn kaj popularigis novan ludstilon: tiun de la grafikaj "aventurludoj". En ili, plej gravas ne rapideco de movoj kaj agoj aŭ mortigo de la plej granda nombro de malamikoj, sed rezonado kaj solvado de enigmoj per speciala interfaco de verbaj komandoj al roluloj, kadre de tre engaĝaj kaj pensigaj historioj. Ĝi naskis tre sukcesan serion da similaj ludoj kiuj vaste konatigis la entreprenon LucasArts kiel unu el la plej talentaj komputilludaj produktantoj de la mondo (LucasArts estis branĉo kreita iom post MM ekskluzive por ludoj, danke al la kreskanta populareco de la stilo, kaj kiu ankaŭ produktadas la ludojn de "Stelaj Militoj"). MM estas konsiderata de multaj kiel unu el la plej bonaj ludoj jam faritaj.

Mia unua kontakto kun ĝi okazis ĉirkaŭ 1993, per la versio por NES (Nintendo 8-bita). Mi tiam estis nur 12-jara, tre ludema knabo, kaj tiu ludo intense kaptis mian atenton sufiĉe longe. En 1994, kun amikoj, mi unuafoje sukcesis finplenumi ties enigmojn (per unu el la eblaj vojoj... :-) ). La ludstilo tiom ravis min, ke ĝi fariĝis mia plej ŝatata: mi poste avide sekvis ĉiun novan lanĉon de LucasArts kaj de aliaj entreprenoj kiuj sekvis la fluon. De kelkaj jaroj, precipe pro mia esperantistiĝo, mi ĉesis regule sekvi la novaĵojn de la videoluda mondo, tamen mi konservas en la komputilo tiujn klasikajn ludojn por reludado okaze de resopiro (kelkajn mi ankoraŭ ne sukcesis fini! :-) ).

Gravas ke mi menciu ke Maniac Mansion reprezentis mian unuan plenan kontakton kun lingvaj problemoj: la ludo estis tute en la angla, lingvo tiam de mi apenaŭ eklernita ĉe la lernejo. Por ĉiu frazo aperinta surekrane, mi devis abunde konsulti vortaron. Mi povas aserti ke danke al tiuj ludoj mia anglalingva vortprovizo signife riĉiĝis...

Malgraŭ sia aĝo, MM daŭris adorata de legio da fanoj tra la jaroj... Kaj jen, meze de 2004, plurlanda skipo "LucasFan Games"** reprilaboris la tuton kaj disponigis la novan verkon senpage. Des pli bone, nun tradukita al multaj lingvoj kaj tradukebla al pliaj, laŭ la alvoko ĉe la paĝo de la projekto. Mi tiam estis sentempa, sed al mi fariĝis pli kaj pli nerezistebla la deziro traduki ĝin al Esperanto, precipe cele al komencantoj, sed kion nur januare de 2005 eblis plenumi. De tiam, inter testoj, agordoj, atendadoj, ktp, la tempo pasis, sed finfine ĝi alvenis al la publiko komence de junio (mi aldonu ke, krom la esperanta, estis aldonitaj kune la tradukoj norvega, finna kaj nederlanda).

Sendube Maniac Mansion Deluxe estas la plej sukcesa fanluda reverkaĵo (remake) jam okazinta, inda je komparo al la pionireco de ĝia praulo. Eĉ la "patro" de la originala ludo (kaj de pluraj postaj LucasArts-ludoj), Ron Gilbert, gratulis la novan. Ĉirkaŭ 500.000 personoj elŝutis en unu jaro la versiojn kiuj antaŭis tiun kun la esperanta aldono (1.4). Kaj la elŝutado pluas, tra pluraj serviloj tutmonde.

Laste, gravas mencii ke mi kaŝis en la esperantan tradukon kelkajn aludojn al niaj kulturo kaj movado... Pli atentaj ludantoj certe ridetos, ekzemple, rimarkinte la adreson de la eldonisto kiu aperas ĉe televidilo... :-D

----

Pliaj informoj pri la ludo estas troveblaj en la klarigdosiero (ankaŭ disponebla en E-o) kiu akompanas MMD (nepra!), aŭ ĉe:

- La kompleta novaĵo pri la lanĉo de la esperanta versio:
http://jimes.multiply.com/journal/item/14

- Vikipedio (angle):
http://en.wikipedia.org/wiki/Maniac_Mansion

- Elŝutu la ludon ĉe:
http://www.filefront.com/?filepath=/Adventureserver/fanadventures/mmd14setup.exe

----

*Pri la esperanta nomo de la ludo: mi ĝenerale mencias ĝin esperante kiel "Freneza Domo", sed pluraj alternativaj formoj eblas kiel interpreto de la originala angla titolo ("Frenezula Domo", "Maniula Dom(eg)o", ktp). "Freneza Domo" sonas al mi pli elegante, krome simila formo estas uzata ekzemple en alilingvaj diskonigoj kaj recenzoj de la ludo. En la diskonigoj oni rimarkas ke mi tamen preferis ĉefe anonci per la anglalingva originala titolo, por faciligi al ludintoj/fanoj la rekonon de la ludo.

**Komence de Oktobro de 2005 la paĝaro de la projekto LucasFan Games (www.lucasfangames.de) estis abrupte fermigita; esploroj indikas juran intervenon de LucasArts. Nun, anstataŭe staras simple ekranbildo kun tombo, kiu spegulas la scenon de morto de rolulo en la ludo. La tuta komunumo lamentas la fermon, konsiderante ĉefe ke la oficiala ludo delonge ne plu estas vendata kaj ke la fana versio estis neprofitcela. Tamen, la preteco de LucasFan Games lanĉi novajn ludojn, sume al la ampleksega publiko neesperite atingita de MMD, certe cerbumigis la posedantojn de la originalaj aŭtorrajtoj.


Add a Comment
   
© 2008 Multiply, Inc.    About · Blog · Terms · Privacy · Corp Info · Contact Us · Help