Amiko estis petinta antaŭ ne longe al mi, ke mi listigus avantaĝojn de
Linukso kompare al Vindozo; sube mi disponigas la resumajn argumentojn
kiujn mi sendis al li. Mi esperas ke ili estu utilaj por aliaj homoj
kiuj ankoraŭ ne bone konscias pri la bazaj diferencoj.
-------
AVANTAĜOJ
* Uzi linukson estas senpage ;-))))
* Libereco: aliro al la fontkodo ebligas kopiadon, modifadon kaj
lernadon. Vi havas la garantion ke programoj faras tion kion ili
promesas. Vi mem povas engaĝiĝi en disvolvadon de programo, se
posedatas la fakaj konoj. La programoj estas porteblaj al pluraj
komputilaj platformoj. Oni ne restas sub la premo de entrepreno kiu
konstante devigas ke vi ŝanĝu vian sistemon, eĉ se ĝi jam faras ĉion kion
vi bezonas. Malfermaj formatoj, kiuj ebligas pli bonan interfunkciadon.
Kaj, tre grave por ni esperantistoj, oni povas libere traduki kaj
adapti ilin... ;-) (jes, kaj ĝenerale sen bezono pri programadkonoj!)
* Sekureco: la arkitekturo de linuksa sistemo, kreita dekomence por
uzado en retoj, estas multe pli fidinda. Precipe rilate al virusoj. En
vindozo ĉiu uzanto rajtas detrui la sistemon, kio malfermas la pordon
por virusoj, spionprogramojn, ktp. En linukso, la normalaj uzantoj nur
uzas la sistemon; por (mal-)instaladoj, agordoŝanĝoj, ktp estas necese
ŝanĝi al statuso de "administranto", por kio postulatas pasvorto. Alia
afero estas ke la plejmulto de spioniloj, virusoj, ktp estis kreitaj
por vindozo... ;-))
* Alternativoj: por ĉiuj aferoj estas malsamaj alternativoj en linukso.
Ĉu por tekstaj programoj, ĉu por interretaj, ĉu por la propra grafika
interfaco, ktp, ktp. Kaj tiu nombro eksponenciale kreskas.
* Multaj teknikaj solvoj superaj al tiuj de proprietaj programoj,
rilate al la funkciado de la sistemo. Nu, estas miloj da programistoj
laborantaj sur la kodoj; neniu entrepreno sukcesus pagi la salajron de
tiom multaj programistoj.
* Ideologio: la ideo ke la kono estas havaĵo de la homaro, kaj ke iu
ajn persono devas havi aliron al ĝi. Tiu estas la baza gvidlinio de la
disvolvado de libera programaro. Kaj ke ni ĉiuj laboru kune.
Jen aliaj argumentoj, rilate al la ideologio: http://www.softwarelivre.org/whatisit.php
(ene de la paĝaro PSL: Projeto Software Livre Brasil, tre rekomendinda portalo pri linukso kaj rilataĵoj)
-------
MALAVANTAĜOJ
Aliflanke...
Mi devas ankaŭ mencii la malavantaĝojn/malfacilaĵojn, por ne kaŝi la veron ;-) :
* Programoj faritaj por vindozo (la plejmulto) ĝenerale ne estas
ruleblaj sub linukso (la esceptoj estas tiuj kiuj funkcias per
emuliloj); se la entrepreno de la programo ne oferas version por
linukso aŭ se ne ekzistas similaĵo por linukso, foje oni ne havas
solvon. [tamen por ĉiuj bazaj taskoj oni jam havas dekojn da programoj
similfunkciaj]
* En linukso ankoraŭ estas malmultaj ludoj kaj specialigitaj programoj (por specifaj fakaj celoj).
* La subteno al hardvaro ankoraŭ ne estas plena, ĉar multaj fabrikantoj
liveras regilojn ("drajvojn") nur por vindozo (la fifamaj kodiskoj kiuj
akompanas kartojn, ktp). Multo estas farata de volontuloj, kaj ĉiuj
plej oftaj aferoj jam estas bone subtenataj.
* Foje, la tro multaj alternativoj konfuzas la malpli spertan uzanton.
* La agordado de linukso ĝenerale estas pli malfacila, ĉar iom
"malcentreca". Ankaŭ la fakto ke linukso estas reta mastruma sistemo
kontribuas al tio. Ĝenerale estas necesaj pli profundaj komputikaj
konoj por solvi la malglataĵojn.
* La distribuaĵoj sufiĉe diferencas inter si; ne ekzistas tiu ideo ke
"ĉie vi renkontos la saman aferon", kio postulas foje iaspecan
lernadon. Eble en via hejmo vi uzos unu, kaj en laborejo alian
distribuaĵon.
* Mankas normoj por kelkaj aferoj, por doni pli "koheran" vizaĝon al
linukso. La bunteco de la programoj, opcioj, formatoj, agordoj, ktp, el
kiuj multaj sekvas siajn proprajn ideojn, kreas ian senton de "kaoso".
Ĝuste tion klopodas solvi la distribuaĵoj, meti ordon al la kaoso
(estas pli malpli la samo kio okazas rilate al ne multe uzataj vortoj
en Esperanto: ĉiu uzas la sian, proponas neologismon, ktp; nur la forto
de la uzado aŭ la Akademio solvas tian problemon). Sed neniu rajtas
devigi ion ajn, ĝuste pro la libereco. Do, la solvo ĉi tie estas ĝuste
tiuj formatoj kiuj fariĝas la plej uzataj, agnoskataj kiel la plej
bonaj. Estas kvazaŭ la teorio de evoluado ;-)
* Linuksaj programoj estas ordinare ankoraŭ pli pezaj ol tiuj plene
egalfunkciaj de vindozo, sed aliflanke ĝenerale pli stabilaj (sed tio
ne signifas ke vi ne trovos programojn sub linukso malpli pezajn, eĉ se
kun malpli da funkcioj: vi havas alternativojn, kaj ne nepre vi devas
uzi la plej novan version de la programoj, kun la funkcioj X Y Z W ktp
kiujn vi neniam uzos kaj nur pezigas la programon. Tio estas unu el
miaj plej grandaj plendoj kontraŭ vindozo, kie vi estas ofte devigata
aktualigi la programojn por plu uzi ilin (ekz, la interretajn
mesaĝilojn). Alia menciinda fakto estas ke en mia komputilo mi nur
sukcesas glate ruli divx-filmojn per linukso; mi bone spektas ekzemple
Matrix Reloaded (plena je ago, rapidaj movoj, ktp) en mia praa pentium
233mhz # :-O , kio en vindozo ne funkcias...).
-------
Resume, laŭ teoria kaj ideologia vidpunktoj, linukso estas lumjarojn
pli elektinda. Tamen, ankoraŭ multo estas farata (ŝajnas "konstruejo"),
kaj multaspekte la sistemo ankoraŭ estas kruda por la hejma uzanto (por
serviloj ĝi jam estas pli uzata ol vindozo; pli ol 60% de la paĝo- kaj
mesaĝoserviloj de interreto funkcias per liberaj programoj, kio estas
granda "ĝeno" $$$ por Micro$oft). Sed tio ne signifas ke la afero ne
ŝanĝiĝos.... La evoluo jaron post jaro estas okulfrapa, ĉiam pli kaj
pli rapida (ju pli da homoj uzas, des pli rapide ĝi evoluas). Estas
homamaso laboranta sur la afero. Registaroj komencas apogi. Gigantaj
firmaoj same (IBM, HP, Novell, Intel, Sun, ktp). La granda batalo
apenaŭ komenciĝis... :-)
[interese, flanke mi diru, ke la liberaj programoj decidis ankaŭ invadi
vindozon, antaŭ ol plena migrado al linukso: firefox, thunderbird,
mozilla, gimp, openoffice kaj ĉiuj aliaj elstaraj malfermaj programoj
jam estas disponigataj ankaŭ por vindozo: jen la fleksebleco de la
aliro al la fontkodo! :-) ]
-------
Pri Distribuaĵoj
Linukso Kurumin certe estas la plej bona elekto por brazila linuksa
komencanto, ĉar ĝi estas en la portugala, jam preskaŭ plene agordita
(aŭtomate detektas preskaŭ ĉion, precipe en ne malnovaj komputiloj),
kaj kun bona subteno al la hardvaro vendata en Brazilo.
Alia bona elekto estas Mandrake, kiu estas multe pli kompleta, enhavas
multajn agordprogramojn kiuj similas al la "regpanelo" de vindozo, kaj
ankaŭ celas la ordinaran publikon. Tamen laŭ mi ĝi estas malpli
stabila, ĉar ili uzas la plejnovon de ĉio (foje, programoj ankoraŭ kun
cimoj). Ankaŭ estas pli peza ol Kurumin.
Se vi havas spacon en durdisko, mi sugestas la jenon: instalu
samkomputile unu vindozon kaj du linuksojn (estas ĝuste tia mia
sistemo). Mi ja proponas Kurumin 3.31 aŭ 4.1 kiel unuan linukson (mi
uzas 3.31, sed poste jam aperis 4.0 kaj 4.1). Kiel dua linukso, bonaj
elektoj estas Mandrake/Conectiva, SuSE, Fedora kaj Debian (vi povas
lasi Kurumin kiel via preferata, kaj ŝanĝi laŭdezire la alian linukson,
tiel ke vi povos analizi malsamajn distribuojn). Kurumin bezonas pli
malpli 1 GB por instalado; la aliaj, kun supozata instalado (ne
minimumeca), +/- 4 aŭ 5 GB, mi kredas.