| |
Antaŭ ne longe, la francoj voĉdonis kontraŭ la nova Eŭropa
"Konstitucio", same la nederlandanoj. En Esperanto-revuoj kiel Monato
kaj Sennaciulo mi estis delonge leganta kritikojn al la dokumento, kiu
metas la novliberalajn postulojn kiel tagordon por eŭropo: la plena
regado far la "merkato".
Mi trovis tre detalan artikolon/eseon pri la tuta afero; legu minimume la enkondukon kaj konkludojn:
http://mas-eo.org/article9.html
ankaŭ Le Monde Diplomatique en Esperanto havas artikolojn pri la temo:
http://eo.mondediplo.com
Mi opinias ke, rilate al eventualaj ŝancoj por Esperanto en la Unio,
tiu "NE" en la balotoj estas venko. Kontraŭe al tio kion diskonigas
interalie la brazila komunikilaro, ne temas pri la fino de la unuiĝo,
sed pri rifuzo de socimodelo bazita sur konsumado kaj merkatigo de ĉio.
Socio tia en kiu certe regus la angla lingvo kaj la usonaj ŝablonoj.
Kaj al kio marŝas nia propra lando se plu regos la novliberala agendo,
kiu ekzemple postulas la malfermon de la bazaj landaj servoj, interalie
edukado, al la privata internacia ekspluatado.
Jimes
| | |
|
|