MANIAC MANSION DELUXE - EN ESPERANTO

:.: Klasika komputila ludo nun disponebla en Esperanto

Antaŭ iom pli ol 15 jaroj, estis lanĉita la ludo Maniac Mansion ("freneza domo"), kiu popularigis novan ludstilon kaj arigis legion da fanoj ĉirkaŭ la mondo. Pasintjare, internacia volontula skipo relanĉis la ludon, nun kun pli ellaborita grafiko kaj rulebla en modernaj komputiloj, "Maniac Mansion Deluxe". Intertempe, pli ol 400.000 personoj jam elŝutis la novan version (senpagan), kaj kiu estas ade tradukata en novajn lingvojn: nun, ĝi estas disponebla ankaŭ en Esperanto!

En MM, la ludanto interagas kun roluloj kaj objektoj, kadre de pluraj malgrandaj sinsekvaj enigmoj, kiuj devas esti kohere solvitaj cele al la fina tasko: savi la koramikinon de la ĉefa rolulo, enkarcerigitan de freneza sciencisto. Oni gvidas skipon de tri studentoj tra lia domego, interagante per komandoj ("prenu", "malfermu", "fermu", "puŝu", ktp) kaj dialogoj, kiuj donas indikojn pri la solvo de la enigmoj. Vi eltrovos ke ĉiu el la sep elekteblaj junuloj havas specialajn lertojn, talentojn kaj malfortojn, kaj ĉiu el la frenezaj loĝantoj de la domo havas celojn kaj dezirojn kiuj povos helpi aŭ bloki vian skipon, depende de kiel vi rilatas al ili. La historio - kaj via alirmaniero por plenumi la celon - estos malsamaj laŭ la knaboj kiujn vi elektas kaj kiel vi interagas kun la personoj kaj aĵoj en la domego... Longaj horoj da alloga cerbumado atendas vin! ;-)

Pro la ampleksa teksta interagado sur grafika interfaco, la ludo estas plaĉa rimedo por praktiki lingvajn talentojn. Ĝi estas bona amuzaĵo kaj por progresintoj, kaj por progresantoj; la grafika interagado ebligas ke eĉ komencantoj ĝuu la ludon, samtempe ĉerpante sufiĉe ampleksan vortprovizon.

======================================
# ELŜUTO

La paĝaro de la skipo, "LucasFan Games", troviĝas ĉe:

http://www.lucasfangames.de
Iru al "Our Games", kaj poste elektu "Download" sub "Maniac Mansion Deluxe".

Alternativa vojo por elŝuto de la ludo:
http://www.filefront.com/?filepath=/Adventureserver/fanadventures/mmd14setup.exe

> Se vi eventuale ricevas la ligilojn fuŝitaj: ili ankaŭ estas troveblaj ĉe mia blogejo/fotejo, krom kelkaj ekranfotoj de la ludo: http://jimes.multiply.com

---
# INSTALADO

La ludo estas instalebla sub Vindozo (pri rulado sub Linukso vidu pli malsupre). Post elŝuto, sufiĉas ruli la dosieron kaj elekti la instaldosierujon. Por lanĉi la ludon, fine musklaku sur la ikonon kreitan.

---
# AGORDOJ

Post la ekrulo, malfermiĝas menuo. Elektu unue "Readme", kaj legu pri la klavaraj komandoj (klaku sur la flageto por Esperanta versio). Sekve, klaku sur "Configuration". Elektu "Esperanto translation" ĉe "Game Language", kaj fine klaku sur "Save and run". Bonan ludadon! ;-)

---
# LINUKSO

Mi sukcesis ruli la ludon per XWine. Unue estas necese ekhavi la malpakitan ludon (la dosiero ĉe LucasFan Games estas vindoza instalilo); mi disponigis zip-dosieron kun la "malpakita" ludo ĉe mia Yahoo-Briefcase:
http://briefcase.yahoo.com/jimesvm   (id/pasvorto: iuajn/pasvorto)
La dosiero nomiĝas MMD1.4-XWine.zip.

Maldensigu la zip-dosieron (ĝi enhavas ankaŭ klarigojn pri la ludo en html). Startu Wine kaj en ties grafikaj agordoj elektu ekrandenson 640x480 kaj 256 kolorojn antaŭ ol ruli la dosieron de la ludo, Maniac.exe. Krome, la dosiero acsetup.cfg enhavas la agordojn de la ludo jam faritajn: Esperanta traduko, ekrandenso 640x400 kaj muziko/sonoj ŝaltitaj (necesas midi-subteno). Se tiu ekrandenso rezultas peza en via komputilo, redaktu la luddosieron acsetup.cfg kaj ŝanĝu "screenres" al 0 por ruli per 320x200 (screenres=1 signifas 640x400).

Pri alia maniero kiel ruli la ludon sub Linukso, anglalingve, kontrolu: http://drevil.warpcore.org/ags/
Maniac Mansion Deluxe estis kreita uzante la programon "Adventure Game Studio", kaj estas necese instali linuksan version de ties motoro por rekte ruli ĝin. Mi tamen ne sukcesis, ĉar ŝajnas ke la ludo implementas funkciojn ankoraŭ ne disponeblajn en la linuksa portaĵo, laŭ la erarmesaĝo ricevita.

======================================
Laste: la skipestro de la projekto "Maniac Mansion Deluxe", la germano Sascha Borisow (kaŝnomo "LucasFan"), estis tre malferma kaj helpema pri la esperantigo de la ludo (ekzemple ĉe la strebo por la subteno de la supersignoj). Gratulleterojn (prefere germane aŭ angle) se eble sendu al li ĉe:

MMDeluxe [ĉe] gmx.net
======================================

Bonan ludadon!

Jimes Vasco Milanez


Add a Comment
   
© 2008 Multiply, Inc.    About · Blog · Terms · Privacy · Corp Info · Contact Us · Help